Soneto je mia fratino
mi transdonis jam bondezirojn 
por mia fratino Kristina 
memoro okazas obstina 
enhavigas nur strangajn mirojn 

kun Rikardo ĉiutageco 
trairas grize kiel ĉiam 
ĉu ili kverelas neniam? 
ne ekzistas tiu ebleco 

"ĉu vi scias ke la amiko 
de infanjaroj ne plu vivas?"
ŝi ŝanĝas temon sen indiko 

poste revenas al mort-temo 
kaj el morto veron derivas 
duonvero estas dilemo 
Zuriko, la 26an de oktobro 2002