Soneto de la soldattempo
speciala infanterio 
kun numero unu fiere 
min plaĉis (mi diras sincere) 
pro konstanta malaverio 

kaj tio signifas ke tio 
malbona kio devis pasi 
ne pasis sed povis frakasi 
armilojn - okazis nenio 

mi estis ofte arestita 
pro defendado de aliaj 
sed rezulto estis pagita 

ĉar tiuj kiujn mi defendis 
ŝtelis ĉion de mi - humilaj 
gestoj kiuj min ne ofendis  
Zuriko, la 30an de oktobro 2002