Soneto pri lua loĝejo
sur pordo troviĝas informo 
telefono - venas virino 
"mi ne parolas..." laŭ rutino 
pli bone laŭ lingvista normo 

ŝlosilo ne volas funkcii 
mi tiras perforte - sukceso 
ĉambro partera ne fortreso 
ŝloso ne emas aŭtarcii 

loĝejo blanka pura varma 
kuirejo unufornela 
sed la tuta impreso ĉarma 

malnova arkadforma volbo
aspektas kiel la ĉiela 
sube pendas surogatkolbo
Vieno, la 6an de oktobro 2002