por arto ni ne havas emojn ĉar urbo nin iom lacigas ora aŭtuno nin instigas en Nussdorf serĉi mildajn temojn baldaŭ okazas ke kulturo estas por ni destinigita per Beethoveno kunligita kun apudviena naturo memoraĵoj pri lia vojo tie sidis kaj tie pisis tie kreskis lia levkojo tavernoj invitas al "ŝtormo" freŝvino "Sturm" nin ankaŭ gisis feliĉe en modesta normo