Soneto pri librejklopodoj
sur la unua plano brikoj 
kaj apude libroj normalaj 
filozofie amoralaj 
certe de diablaj amikoj 

mi demandis tre malkuraĝe 
pri BIBLIO - librotenisto 
malaperis kiel Mefisto 
reago aspektis damaĝe 

mi longe atendis - finfine 
li venis kun trista mieno 
kaj sin senkulpigis rutine 

"mi povas mendi" li aldonis 
tion sentis mia lieno 
kaj li jam nenion proponis 
Zuriko, la 19an de novembro 2002