Soneto portreta - Andreo
Andreo restas en garaĝo 
kaj riparas aŭtomobilojn 
intertempe gvidas babilojn 
hodiaŭ eĉ pri sia aĝo 

li ŝatas ĉion plibonigi 
sed survoje perdas gravaĵojn 
preferante bagatelaĵojn 
tiel vivon povas pezigi 

ion pripensas kaj konstruas 
vertikale horizontale 
kaj survoje sanon detruas 

pri decidoj li ne bedaŭras 
eĉ se ofte estas fatale 
tamen bone ĉion restaŭras 
Zuriko, la 22an de novembro 2002