Soneto pri mortdatreveno
Adam Mickiewicz en Vavelo 
frapas en sia sarkofago 
pro kuraĝemo sen imago 
de laŭdanta lin voĉkruelo 

unu lin alskribas al sekto 
aŭ volas ŝanĝi al monako 
alia al car-spion-fako
kun memmortiganta efekto 

kiam li skribis epopeon 
li estis plena malŝuldanto 
sed konis filistran ideon 

en nuna tempoembaraso 
li dormas kiel aroganto 
tute sen balota kolbaso 
Zuriko, la 26an de novembro 2002