Soneto esperantiana
Giorgio Silfer ĉiam pasie 
kreadas ideologiojn 
multajn ismajn mitologiojn 
kiuj funkcias emisie 

li scipovas tiel klarigi 
ke en kapo restas vertiĝo 
min ankaŭ ĉarmigis prestiĝo 
kaj li komencis min movigi 

li estas agrabla sinjoro 
kaj posedas konvinkan forton 
vokas min Jan tiu doktoro 

l' edzino Perla Martinelli 
ankaŭ scipovas ŝanĝi sorton 
por al civitaneco celi
Zuriko, la 9an de novembro 2002