Soneto pri trompantaj standoj
en magazenoj laborigis 
mi knabinojn de novriĉuloj 
laŭ metiistligo postuloj 
Regina portretojn pretigis 

de Flensburo eĉ ĝis Konstanco 
aranĝis mi juvelajn standojn 
dungante koncernajn marĉandojn 
kun ĉiu preciza nuanco 

tamen tio ne estis arto 
mi devis partnerojn maldungi 
kaj aliajn al standoj jungi 

ekestis komerca malfarto 
tiu provo okazis stresa 
kaj entute malinteresa 
Zuriko, la 10an de decembro 2002