Soneto pri sonĝo kun dato
ĉe Kristina kaj Nikodemo 
ĵurnalistoj ambasadoro 
simplaj panmanĝuloj laŭ moro 
kun sekuragentanatemo 

verŝajne ili bone sciis 
kio okazis en Pollando 
kaj flustris pri tio sur rando 
ĉe klaĉado tre emociis 

oni donis strangajn demandojn 
kiujn mi lasis sen respondoj 
sed falis neniujn komandojn 

mi devis iri pro stomako 
ĉar mi fastis - pro troaj frondoj 
komenciĝis militatako 
Zuriko, la 12an de decembro 2002