Soneto pri naturenigmoj
aidoso mortigas homojn 
tamen plejparte afrikanojn 
ĉu kortuŝigos eŭropanojn 
aŭ nur diafanajn fantomojn 

ekestas ja novaj malsanoj 
kaj homoj ne scias de kio 
simple verŝajne de nenio 
naturo zorgas pri savanoj 

ne ekzistas jam dinosaŭroj 
ili pereis praepoke 
laŭ biologiaj restaŭroj 

ŝanĝiĝas ĉio - aidoso 
ĉesos homojn timigi ŝoke 
kreskos alia malsansproso 
Zuriko, la 14an de decembro 2002