Soneto kun etaj riproĉoj
mi riproĉas al mi mem mankojn 
de volo por memperfekteco  
de instigo por persisteco 
de neceseco skribi dankojn 

riproĉoj estas avantaĝoj 
mi povus esti juvelisto 
kiel iam kaj ne verkisto 
pro mankoj restis nur damaĝoj 

en la tempo kiu jam pasis 
mi faris pli ol mi scipovis 
kaj devis ĉar mi mankojn plasis 

kio okazus se mi neus 
mian ekziston kiu movis 
la mondo certe ne pereus 
Zuriko, la 18an de decembro 2002