Soneto pri la kvindek oka
fenestra parapeto ruĝa 
de stelbetleĥemaj folioj 
kaj de ornamaj idilioj 
apud verda banano fuĝa 

en la kvindek oka mi tarde 
venis al pedagogkunveno 
kun admono kaj kroma peno 
mi komencis instruon arde 

jam tiam mi volis forlasi 
la landon kaj lima urbeto 
povis min tiun planon plasi 

en kvin lernejoj mi instruis 
pola danĝera inklineto 
kuratorie evoluis 
Zuriko, la 19an de decembro 2002