Soneto pri aferoj gravaj
mil naŭcent okdek naŭa jaro 
l' kvaran de junio okazis 
io pri kio mi emfazis 
kaj mi revenis al memstaro 

sed en mia propra patrio 
mi eksentis min ankaŭ fremda 
sistemo okazis amenda 
mentale ŝanĝiĝis nenio 

post unu jaro mi forlasis 
mian memstarecon por ĉiam 
kaj alilande tempo pasis 

la novan patrion mi amas 
kaj mi forlasos ĝin nur tiam... 
...Sekreto ankoraŭ ne dramas 
Zuriko, la 26an de decembro 2002