Soneto silente kaj varme
nun Bastiono de Silento 
odoras per olda lariko 
estas spuroj de balistiko 
sur trabegoj de subtegmento 

en aliaj feriaj lokoj 
pendis bildoj tre ofte kiĉaj 
tamen homoj estis feliĉaj 
sed ne estas tempo por mokoj 

estis kviete kaj subite 
mem ŝaltiĝis la ventolilo 
kaj ie perdiĝis trankvilo 

en ĉiuj anguloj medite 
diskrete flustras historio 
malgraŭ bruanta averio 
Bastiono de Silento, la 27an de decembro 2002