Soneto post monta vagado
loze en ostoj kaj dolore 
en tuta korpo - jen efiko 
de montvagabonda fortiko 
ĉiam malpeze sed tro fore 

dum nokta reveno longiĝis 
pado - de iama lerteco 
restis oldiĝanta forteco 
sed ĝi malsufiĉe kreiĝis 

fino kun varma akvo bane 
kaj poste fonduo gutita 
tiu tago ne pasis vane 

en tiuj momentoj mi scias 
ke oldeco estas venkita 
venonta vago inercias 
Zuriko, la 30an de decembro 2002