Soneto pri Barbara-balo
en unu milita kazino 
dum Barbara-festena balo 
okazis kaosa batalo 
ĉiuj batis ĉiujn ĉe vino 

orkestro ludis en tumulto 
kiel en la filmo usona 
etoso okazis impona 
sed bedaŭrinde regis stulto 

mi sidis en la galerio 
kaj mi ĵetis al batalantoj 
seĝojn kiel batmaterio 

oni ilin tuj disŝiradis 
kaj daŭre batalis ĉe kantoj 
de knabino kiu paradis 
Zuriko, la 4an de decembro 2002