Soneto kun fakkariero
diversaj fakoj estis modaj 
l' unua estis kavalira 
fako kvieta aŭ delira 
priskribita en versoj odaj 

poste alvenis oficiro 
al kiu suspiris knabinoj 
tuj venis tempo por virinoj 
traktoristinoj kun admiro 

kaj lastatempe novriĉuloj 
brilas en ĉiuj asocioj 
kun siaj regresaj postuloj 

verŝajne regos en futuro 
elektronikaj profesioj 
tute sen homoj por teruro 

Zuriko, la 5an de decembro 2002