Soneto kun eksperta klino
la kapitalisma principo 
estas jena ke fanfarono 
aĉetas saĝulon per mono 
por li servu al tiu tipo 

saĝa homo tamen naiva 
sentas sin tre humiligita 
sed kredas pri ago profita 
stranga mondo kaj relativa 

simbiozo riĉomizera 
argumentas dialektike 
tamen ne fariĝas dusfera 

profesoro kiel eksperto 
klinas antaŭ stultulo tike 
pro akcepto de la oferto
Zuriko, la 10an de februaro 2002