Soneto kun furiozado
tiu ĉi muziko verviĝis 
violonisto kun ĉapelo 
klernetisto kiel anĝelo 
kontrabasisto akutiĝis 

la tuta orkestro moviĝis 
balanciĝis harmonikisto 
furioziĝis gitaristo 
sovaĝaj akordoj densiĝis 

oni diras ke folklorismo 
kun glisando kaj falsa vibro 
estas muzikdiletantismo 

diru tion kion vi volas 
sed tiu tona ekvilibro 
per granda majstreco petolas
Zuriko, la 15an de februaro 2002