vadi en Danubo profunde signifas forgesi pri ĉio Barbara revas pri ferio post dimanĉo sekiĝas grunde ŝi la najbarinon renkontis kaj eniris knajpon por klaĉi dum mi solecon devis haĉi pri tiu stato mi eĉ hontis mi ordigis danubajn temojn sed tiu laboro enuis por tiu tempo malkongruis mi finis ordigajn dilemojn kiam mi aŭdis edzinŝercojn tuj mi faris spritajn ekzercojn