Soneto pri vintra balado
kalendaro mia pleniĝis 
al Brzeg mi ne povas veturi 
sed en La Chaux-de-Fonds aventuri
ĉar laborefekto fruktiĝis 

romanco rakontas pri vintro 
kaj pri fenomenoj karesaj 
ĉifoje por Barbara stresaj 
se temas pri kisata fingro 

tiu balado tamen sonas 
per kalikoj kun ruĝa vino 
kaj per milda tono imponas 

instige venas nostalgio 
por iama malgranda kino 
kun romantika idilio
Zuriko, la 21an de februaro 2002