Soneto pri civitaneco
kunvenoj - matena vespera 
rilatas al civitaneco 
sen iu ajn klarigebleco 
realo estas malespera 

"civitano" - konjekto bola 
deve ĉiam al io celas 
"vi civitano!" min forpelas 
kiel povo iam popola 

"gecivitanoj" sonas bele 
sed malsincere kaj vakue 
laŭ organizo eĉ kartele 

oni min invitis al io 
kio poste agis enue 
pri tio mankis por mi scio
Zuriko, la 23an de februaro 2002