Soneto pri sekretario
sur l' nuna mondo estas raro 
krom nenio Esperantio 
funkcias kun sekretario 
kiu regas kiel Cezaro 

li sidas en prezidiumo 
protokolas en parlamento 
eŭforie kun suplemento 
aliras al ĉiu forumo 

konsulo petas lin obee 
kaj vickonsulo kun adoro 
li pritraktas ilin toree 

"civitanaĉjoj" tute pente 
faras ĉion laŭ nova moro 
disvolviĝanta pormomente
Zuriko, la 29an de februaro 2002