Soneto iom de muzeo
venis momento por prezenti 
la utopian historion 
de l' ŝtato alie nenion 
aŭ ruzecon ne maldementi 

la kazoj kun psichologio 
binditaj per la sensacio 
jen la vera demokratio 
trompanta ideologio 

ne ekzistas aventurismo 
sed marasmo kun bombasteco 
en kaverna kapitalismo 

de Christiansen politikistoj 
restis tute sen konfideco 
kiel muzeumaj statistoj
Zuriko, la 10an de marto 2002