Soneto sen korespondado
sub suno krokusoj disvolvis 
kalikojn bluajn blankajn rozajn 
violajn kaj flave mimozajn 
vespere fermo ĉion solvis 

mi revenadis al loĝejo 
kun espero havi nenion 
nur rememoran harmonion 
de multkolora krokusejo 

laŭ deziro en komputilo 
estis neniu korespondo 
ne laŭ ĉiutageca stilo 

estis tiel granda surprizo 
ke mi forgesis pri la mondo 
tuj ŝanĝiĝis mia devizo
Zuriko, la 11an de marto 2002