Soneto pri vana kortuŝo
homo falanta al abismo 
ne admiras belan pejzaĝon 
ĉu vidas mortan avantaĝon 
ligitan kun sensualismo?

se iu ricevas premion 
ĉu li sentas tiun kareson 
kiu poste elvokas streson 
eĉ konfuzigas harmonion? 

ĉu ni scias kio okazos 
se kapitalismo disfalos? 
eble laborklaso emfazos 

nun vana okazas kortuŝo 
niaj koroj iam signalos 
ke nia vivo estis fuŝo
Zurych, la 15an de marto 2002