Soneto kun animvizito
marto - la monato de morto 
mi pensas pri lasta momento 
en Bastiono de Silento 
kiel finiĝis l' patra sorto 

mi bruligis blankan kandelon 
por ĵus alveninta Spirito 
li estas nun dia dungito 
kaj sur l' tero ne havas celon 

kameno flamiĝas per varmo 
langustsalato kun ĉampano 
por Animo je l' senta ĉarmo 

silento - jen nia parolo 
kun flustre venta akompano 
en fajro bruliĝas konsolo
Bastiono de Silento, la 16an de marto 2002