Soneto ĉampane printempa
Helmut Vogel faris du diskojn 
pri de Hermann Hess la letero 
al Olga - vigla maniero 
legi klare farante riskojn 

ĉarmigita per bela vorto 
mi skribis al pola konsulo 
"ne estas mi liberalulo 
kaj mem zorgas pri mia sorto" 

la plej bonaj en tiu tago 
estis pomoj en folipasto 
pri la gusto mankas imago 

por palato kaj por animo 
bona ĉampano sen prokrasto 
je printempo laŭ la maksimo
Zuriko, la 20an de marto 2002