Soneto laŭ preciza tempo
kun invitilo al koncerto 
mi venis al privata domo 
tro frue sed laŭ idiomo 
estis miskomprena oferto 

apude florantaj ĉerizoj 
Montflora strato - montaj floroj 
promenis mi kun feliĉploroj 
memorante pri paradizoj 

mi vagis tra griza arbaro 
survoje mi surtretis turon 
al kiu venis ĉarma ĉaro 

baldaŭ ĉielo malheliĝis 
mi finis sian aventuron 
kaj poste hejme kvietiĝis
Winterthur, la 24an de marto 2002