Soneto - listo de mumioj
en iu esperantrevuo 
brilis la listo de mumioj 
kaj ĉiuj kun antinomioj 
verŝajne sen rajto al pruvo 

mi proponas tion traduki 
al kvar mil da lingvoversioj 
sendepende de kakeksioj 
ili povas singarde pluki 

vortoj "la plej bona" en arto 
tute ne havas akomodon 
kiel "la plej saĝa" bonfarto 

nur aŭtoro de tiu listo 
kreas "la pleje..." feliĉlodon 
ĉar li estas esperantisto
Zuriko, la 3an de marto 2002