Soneto kun aventurskizo
ĉe Bastiono de Silento 
nun estas kruda vidindaĵo 
malkuraĝe venas verdaĵo 
sed griziĝas tiu prezento 

suna ĉielo estas pura 
sed herbejo ankoraŭ dormas 
ĉar tempo pri vintro informas 
ekestas skizo aventura 

ĉambra varmo estas kvargrada 
sed kameno komencas zumi 
kaj malvarmo fariĝas fada 

tamen Zuriko min atendas 
mi sin ne volas malvarmumi 
aventuran skizon mi vendas
Bastiono de Silento, la 4an de marto 2002