Soneto kun rozoj barbaraj
ĉu miaj rozoj por Barbara 
povas esti ankaŭ barbaraj 
jes ĉar barbaroj estas karaj 
konjekto estas sekulara 

preskaŭ ĉiuj ĉion akceptas 
tamen nur kun "sed" en komenco 
depende de "seda" frekvenco 
longe aŭ mallonge perceptas 

ekzemple Tago de Virinoj 
trapasas nur kun belulinoj 
ne kun siaj propraj edzinoj 

ni trinkis virinan ĉampanon 
kaj manĝis kukon kun rosinoj 
fritpastaĵon kaj marcipanon
Zuriko, la 8an de marto 2002