Soneto televidhorora
sur ŝipo multaj vojaĝantoj 
al suno direktas vizaĝoj 
neimageblaj travivaĵoj 
kun diversspecaj variantoj 

ĉe Bastiono de Silento 
trapasis dimanĉaj turistoj 
artistoj kaj ankaŭ statistoj 
ĝis la lasta forirmomento 

festa hororo televida 
pri pacaj usonaj deklaroj 
estis mensoga kaj perfida 

mi agas por palestinanoj 
ĉar ĉe ili estas koŝmaroj 
pri kiuj ne scias profanoj
Bastiono de Silento, la 1an de aprilo 2002