Soneto kun neŭrastenio
volas esti perforte grandaj 
tiuj entute sen eblecoj 
kaj precipe sen kapablecoj 
fine ili fariĝas randaj 

viro estas sincera plore 
eĉ se kaŭzo estas malgrava 
li ne povas fariĝi prava 
pro tio reagas dolore 

pro tio ke li ne eltrovis 
ĝustan metodon por bonfarti 
li aliajn malice ŝovis 

tiel li volas atentigi 
ke li povas denove starti 
al vivo kaj vojon krucigi
Zuriko, la 12an de aprilo 2002