Soneto en trista etoso
li mortis antaŭ okdek jaroj 
eble lin iam entombigos 
sed antaŭe malformoligos 
poste deprenos de altaroj 

honora gardo jam ne staras 
tamen tre multaj lin salutas 
eĉ se nur kaŝe pridiskutas 
kaj funebran etoson faras 

malantaŭ li fluas turmento 
de milionoj da burĝanoj 
kaj morto kiel argumento 

ideologia sistemo 
lin elektis - ne civitanoj 
nun restas la sama problemo
Zuriko, la 22an de aprilo 2002