Soneto kun temo eduka
deknaŭjaraĝa pafmortigis 
dek sep personojn kaj ĉe fino 
sin mem laŭ venĝa determino 
certe neniu lin instigis 

kiu faris edukan breĉon? 
eduksistemo malfunkcias 
ĉar pri ekstremkaŭzoj ne scias 
evitante ofte malstreĉon 

lernanto estis forĵetita 
de lernejo - li perdis multe 
kaj pro tio reagis stulte 

poste socio funebrita 
disputas sed estas malfrue 
senkulpigo sonas enue
Zuriko, la 26an de aprilo 2002