Soneto - patra opinio
Patro diris ke Jaruzelski 
faris kiel Dio ordonis 
eĉ se lin persone ne konis 
tamen volis iom burleski 

ambaŭ iris la saman vojon 
de rusa tajgo al Berlino 
pro tio patra determino 
defendis tempan paranojon 

Patro estis homo kredanta 
antipartia katoliko 
nur honestecon apoganta 

pro tio mi tion pripensas 
en deklaro estas logiko 
ĉar sento malscion kompensas
Zuriko, la 5an de aprilo 2002