Soneto reve pri Racibórz
Jan Adamczyk estas samaĝa 
ni iam en Racibórz festis 
dekkvinjariĝon kaj atestis 
venontecon - temo omaĝa 

tiama tempo ne revenos 
sed Racibórz restas en koro 
eĉ se ne bruliĝas memoro 
kaj korpaspekto pli festenos 

oni transklokiĝis piede 
eĉ patro de Jan - invalido 
piediris sen unu gambo 

de laktejo kun porkoj brede 
odoro restas kiel hido 
de kiu devenas la jambo 
Zuriko, la 13an de majo 2002