Soneto pri arbo dum pluvo
malantaŭ de fenestro arbo 
laŭ aspekto ŝanĝas sezonojn 
sed ĝuste mi skribas miskonojn 
ĉar de sezono venas farbo 

agord' dependas de vetero 
nun pluvas kaj mi volas dormi 
la papo volas min informi 
por ke regu nur paca vero 

Azerbejĝano Bulgario 
li estas laca kaj pilgrimas 
verŝajne venos al Svisio 

iam ekzistis palankeno 
kaj li en ĉareto esprimas 
doloron sed tamen sen ĝeno
Zuriko, la 23an de majo 2002