Soneto pri deca boneco
al mi unu hodiaŭ diris 
ke post mia morto infero 
atendas min ne ĉielsfero 
mi pro streso preskaŭ ne spiris 

respondo sonis "mia kara 
Dio havas por mi la lokon 
stelan vidindaĵon kaj mokon 
por via propono koŝmara" 

tuj interparolo ŝanĝiĝis 
mi proponis purgatorion 
ĉar li misuzis materion 

tamen li ne prenis proponon
ni poste trovis decan bonon 
kiu eĉ universaliĝis 
Bastiono de Silento, la 31an de majo 2002