Soneto pri la malapero
homo scias pri deva morto 
sed urbo pri tio ne scias 
homo dum vivo emocias 
kaj urbo ne zorgas pri sorto 

apud kanaloj staras domoj 
de tiuj kiuj jam forpasis 
ili por idoj iom lasis 
kaj nun vivas kiel fantomoj 

eĉ se konstruaĵoj disfalas 
ili ĉiam restas en belo 
fenomeno per tempo palas 

Venecio estas libero 
tradicia tamen sen celo 
ĉar proksimiĝas malapero  
Wenecio, la 5an de majo 2002