Soneto pri tropezeckaŭzoj
tago trapasis per legado 
Martin Walser „Ein fliehendes Pferd”
pri l' aŭtoro diris al mi Gerd 
Bussing sed fiaskis agado 

novelo okazis karesa 
eĉ se vela temo fuŝiĝis 
kaj enhavo ete hundiĝis 
la tuto estis interesa 

pluvis - televida debato 
kun hororo ankaŭ kun blago 
pri la nova paca traktato 

Barbara ŝipis Venecion 
post tagmanĝo estis reago 
forĵeti tro pezan nocion 
Le Vignole, la 6an de majo 2002