Soneto pri rekta reago
por teksi vortojn inter frazoj 
nur pri volo tamen sen devo 
en la menso fariĝas krevo 
kaj velkas pro tio emfazoj 

mi devis iam delikate 
enplekti pensojn malpermesajn 
aldonante tekstojn karesajn 
por aprobo eĉ apostate 

nun mi libere sen problemo 
diras ke tiu aŭ alia 
estas diboĉo laŭ la temo 

ne gravas ĉu grava persono 
ĉu kanajlo anomalia 
mi kritikas ĉiujn laŭ kono 
Zuriko, la 11an de junio 2002