Soneto kun porkflankaĵpruno
manĝado estas tre solena 
jam de menuo preparado 
kaj poste longa kuirado 
fariĝas certe mistikplena 

sendepende de asocio 
ĉu nur kun amata edzino 
aŭ kun amikoj de Berlino 
ĉiam alvenas emocio 

porkflankaĵprunoj tre bongustas 
sed nur en polaj ambasadoj 
en kromaj konvencioj rustas 

rapide post kelkaj sekundoj 
tuj malpleniĝas plenaj pladoj 
kaj okazas vodkaj inundoj  
Bastiono de Silento, la 3an de junio 2002