Soneto pri Verdaj Brigadoj
l' tuta tago ĉe komputilo 
kun "Verdaj Brigadoj" krakovaj 
pri iamaj problemoj movaj 
je ekologia utilo 

mi skribas por ili kun ĝuo 
tiu simpatia brigado 
okupiĝas pri redaktado 
de ekologia revuo 

denove surprizo kun poloj 
ke ili jam tiel verdiĝis 
aŭ eble estas nur petoloj 

"Verdaj Brigadoj" pri bezonaj
kaj taŭgaj temoj okupiĝis 
rezultoj okazas imponaj 
Zuriko, la 12an de julio 2002