Soneto post ekspozicio
mi ne sentas ke tempo fluas 
forŝirante kalendarkarton 
ĉar flegante mian bonfarton 
volo kun aĝo ne kongruas 

en Pola Muzeo Ŝagalo 
tamen en alia eldono 
malnova turo sen admono 
rakontas pri arta egalo 

arto kiel arto - kolora 
dekoracia kaj petola 
alegoria kaj amora 

en Rapersvilo en kafejo 
impreso fariĝas pli mola 
perdiĝas mizera scenejo 
Rapperswil, la 14an de julio 2002