Soneto pri subitprospero
rifuĝintoj estas feliĉaj 
ĉar ili prosperis per vivo 
en inversa alternativo 
mortintoj ekestus fetiĉaj 

nova tero ilin ĉikanas 
de iama estas liberaj 
sed per alieco konkeraj 
anstataŭ iri ili banas 

rigardas mondon singardeme 
posedante iaman sperton 
ĉar volas vivi senprobleme 

nova lando ilin akceptas 
donante subrangan oferton 
sed neniu tion perceptas 
Zuriko, la 16an de julio 2002