Soneto pri danuba falo
rivera fluo batis bordon 
kaj rudro ĉesis funkciadon 
mi komencis emociadon 
senventeco prenis distordon 

mi ekkriis "prenu pagajojn!" 
tuj poste jaĥto malaperis 
"ĉu ili vivas?" mi esperis 
nin ondo ne ĵetis en rajojn 

post longa tempo mi rimarkis 
ke ili vivas - ili kuris 
sur mia ombro kiu arkis 

dum jaroj estis multaj kazoj 
ĉar mi senĉese aventuris 
sur Danubo ekestis stazoj 
Zuriko, la 17an de julio 2002