Soneto pri mia fakstato
mi estas polo eĉ laŭ fako 
kaj pro tio pola verkisto 
ne polonia laŭ statisto 
eksterlande apud Itako 

tiel nomata "polonuso" 
medie ne povas mi esti 
pro tio mi volas protesti 
mi estas polo kun statuso 

polan pasporton mi posedas 
kaj alian mi ne bezonas 
tiun mian staton mi pledas 

krom diversaj malfacilaĵoj 
mia voĉo ankoraŭ sonas 
sed ne en ĉiuj ĉirkaŭaĵoj 
Zuriko, la 2an de julio 2002